±0 life

~nunca choveu que num estiara~

Posts in “Esperanto”

Fiprofituloj

Fek', mi estas nur studento kaj eĉ ne havas stabilan laboron. Kial diable homoj en liberprofesia platformoj kiel Upwork ofte supozas ke mendantoj havas monon?

Pro ke mi tre ŝatas lerni malordinarajn lingvojn, sed ne ĉiam trovas taŭgajn lernrimedojn (lernlibroj, referencverkoj, ktp.), mi ofte uzas tiajn retejojn por trovi homojn, kiuj scipovas paroli miajn cellingvojn. Mi do dungas ilin por traduki frazojn kaj interparolojn al tiu lingvo, aŭ foje tekstojn kaj kantojn el tiu lingvo.

Ja estas multaj mojosuloj tie, sed plurfoje mi renkontiĝas malafablajn homojn, kiuj volas fiprofiti el mi. Mi nek estas firmao, nek monhavulo. Mi nur dungas homojn por malgrandaj taskoj.

Ĉiuj havas ŝatokupojn. La mia estas minoritataj lingvoj. Ĉu estas tiel malfacile tion kompreni?