±0 life

~nunca choveu que num estiara~

Sonĝo #006

Lastnokte, mi sonĝis, ke estis mia datreveno. Mi estis en Brazilo kaj ŝajne tiam ankoraŭ estis mezlernejano. Strangege, sonĝe aperis homoj, kiujn mi nur konis poste (kaj en la antaŭuniversitata kurso, kaj en la universitato, kaj eĉ en Japanio). Mi ankaŭ ricevis alvokojn el familianoj ĉe mia malnova blua Nokia 3310. Jen alia sensenceco: kelkaj geamikoj jam havis lertajn poŝtelefonojn!